Glosa Wiki
U civita de plu nebu
Sylvain-René de la Verdière


La Civito de la Nebuloj U civita de plu nebu
1- Ĉie, tenebrojn malsanigajn la mallumulo kaduka elverŝas.
Kvazaŭ nigraj fumaĵoj kiuj fantomus la nokton, elvaporiĝas civitanoj.
Iom post iom, dum la realeco vekiĝas ĉe la Civito de la Nebuloj, malaperas konstruaĵoj.
1- Panto-lo, u paleo no-foto-pe fusi plu no-sani skoto.
Homo plu melano fumi sio fantasma u noktu ; plu civita-pe vapo se.
Oligo per oligo, tem u reali sti vigi epi u Civita de plu Nebu ; plu domi dispare.
2- Fabelaj insektoj ĉirkaŭflugas malantaŭ la palpebroj de la knabeto. Ĉiam, kiam li vizitas la Civiton de la Nebuloj, li raportas etajn aĵojn por ĝin ne forgesi. 2- Plu fabula-ple insekti cirkumpeti retro plu oku-tegu de un infanti. Panto-kron, tem an visita u Civita de plu Nebu ; an duce versi plu pusi ra ; pro an ne no-memo id.
3- Nenomeblaj kreaĵoj frekventas la melankoliajn stratetojn, kunpremitajn inter ciklopaj turoj kaj plejaĝaj ruinaĵoj. Ĉirkaŭe, flagras ĉiu sub ilia masego. 3- Plu no-nima bio-ra gresi in plu tristi e pusi via, ge-klasto inter plu fo-mega turi e plu fo-paleo ruina. Cirka, panto-ra tremulo infra u ponde de mu.
4- Kiel tien iri? Oni ne scias. Ĉiam kaŝiĝas la irejoj en la nenion, ĉiam malaperas la vojoj subite. Kiel de tie reveni? Estas la plejgranda mistero. 4- Qo-mode pe pote ki ad la ? Pe ne logi. Panto-tem, plu via kripti se in nuli-lo ; panto-kron, subito, plu via no-feno. Qo-mode pe pote ki versi ab la ? Id es u maxi-mega misteri.
5- Ĉu la sonĝanto apartenas al la Civito, aŭ inverse? Ĉu ili sin rigardas reciproke? La rondo de la sonĝoj ĉirkaŭas la pensadon, kvazaŭ turbano ĉe la kapo de la maŭro. 5- Qe u sonia-pe es de u Civita ; alo es u kontra ? Qe mu skope alelo ? U rondo de plu sonia orbita peri un idea ; simi u kefa-ve-zo peri u kefa de u Maure.
6- Ŝlosu la okulojn kaj ŝaltu la menson. Tra la nebulo, vi eble rajtos spekti la superbon de la Civito titana. 6- Klavi tu bi oko e sti tu menta. Dia u nebula, posi tu fu-lice skope u kali de u giganti Civita.
7- Abomenas la reĝo, kiu ĉefas la Civiton Neniu postvivas, kiu krucas lian vojon. Nenio de li tuŝita radias. Ĥaos' oni lin nomas. 7- Un an-regi sti fobo ; qi duce u Civita. Nuli-pe dura vive ; qi ki trans an stibo. Nuli-ra radia ; qi pa gene palpa ex an. Kaos ; pe nima an.
8- Tamen ĉiu aspektas trankvila al la vizitanto. La multkoloraj butikoj lin tentas. La ravaj dancistinoj, iliaj oraj ornamaĵoj kaj nevideblaj roboj, Por ĉiam lin enprizonigas. 8- Anti-co, panto-pe feno placidi ad u visit-pe. Plu multi-kroma boteka tenta an. Plu gluko kore-fe ; mu kriso orna e no-vista roba ; Holo tem, karcera an.
9- Iufoje elglitas el la Civito, invadante dormantan korpon, iu ajn gelateneca aĵo. Poste oni nomas Frenezeco tiun biasan aspekton kiu rezultas de tia posedaĵo. 9- Plu kron, viski ra glisa ab u Civita e ki in somni soma. Po-co, u-ci deforma skope ; qi seqe tali ergo ; es ge-nima Mania.
10- Iam mi vidis vojaĝanton, manĝintan de monstro. Aŭ eble estis iu ajn inversa afero. Mi ne certas. La ulo ŝajnis dotita de strangaj pintdentoj. 10- Mo kron, mi pa vide u explora-pe ; qi pa es gene vora ex terato. Alo posi pa es uno kontra-ra. Mi no sura. U pe pa feno habe plu xeno akro denti.
11- Kreaĵoj ofte posedas sensensajn proporciojn, ĉu horore elstarantaj ĉiujn konstruaĵojn, aŭ rideble etiĝantaj kvazaŭ insektoj. Nekompreneble distordiĝas la spac'. Oni kelkfoje vidas sonĝvojaĝantojn, vekiĝi pli juna ol kutime. Ankaŭ ne ordinaras la temp'. 11- Plu vive-ra freqe proprie plu vesa ratio, alo superi ko-fobo plu konstrukti, alo meiosi ko-fatuo iso plu insekti. Ko-ne-logi, u volumi trama se. Plu kron, pe vide viagia-pe de sonia ; qi sti vigi ma juve de usuali. Ko-co u tem es ne-vulga.
12- Fantasta estas la river' kiu fluas tra la nebul'. El ĝi radias la lumo mirinda de la homa viv'. Per ĝi vojas la sonĝaro absurda de la homa dorm'. En ĝi grundas la danco funebra de la homa mort'. 12- U fluvia es mira-ple ; qi fusi dia u nebu. Ab id, u miranda foto de homi vita, radia. Kon id, plu absurdi sonia de homi somni, viagia. In id, u funebri kore de homi morta, lakrima.
13- Tra la prisma monto, difuzas abisma lumo Sur la bruma Civito, glitas melankolia brilo 13- Dia u prisma monti ; lakuna lumi difuzi. Epi u nebu Civita, melankoli splendi scinti.
14- Obsidianaj golemoj ĉirkaŭe vivas Ĉiujn vivaĵojn ili protektas Kiam tien vi deziros eniri Al ili permeson ne forgesu peti. 14-
15- Preterspace la Civito staras Nur personĝe, tien oni iras Ajnaj religioj neniam ekzistos Ĉar je aliaj dioj, la Dioj ne kredas 15-
16- Fore malantaŭ la Civito Staras de la sonĝoj la fabriko. Dispuŝante la foliojn de la arbetaĵoj Aperas la kamentuboj de la uzinoj. Revaj fumoj disformaj eliras Koloritaj de multaj sonĝoj ili flugas. 16-
17- Klakantaj aŭtomatoj Frekventas la antikvajn kvartalojn De kadukulo ili estas kreitaj Genio ermita por ĉiam nevidebla 17-
18- Ĉe la templo giganta de la tri fontoj De la astroj la multego aperos Malrapide kaj en surdigaj litanioj La tutan homaron ĝi neniigos 18-
19- Neniu scias kie la templo staras Nek de kiam la profetaĵo datiĝas Sed ĉiuj timas pri la morto de siaj kreantoj Kiuj nokte agas per mirindaj revoj 19-
20- Ĉe tiuj fontoj interkomunikas ambaŭ mondoj Nur tie la homaro sin konservos Por ĉiam fermante la ununurajn vojojn Tra kiuj la morta multego aperos 20-
21- Oni diras ke antikvaj dioj sub la Civito vagas Ekzilitaj el ie ili kreis ĉiujn aĵojn En kirliĝanta vortico de multoblaj dimensioj Astroj kaj subteraĵoj sin konfuzas 21-
22- Tempo de la Revo, iuj nomas la subteran mondon Kvazaŭ la origin' de l'univers' ili pentras ĝin Neperceptebla Tao, subtere rampanta Gvatas l'horora besto prapatra 22-
23 – La nigre brilanta stel' estas vojo Per kiu oni povas vidi De la Nebuloj la fabelan Civiton. Sed de tie oni ne povas iri Ĝis la mirindaj nevideblaj stratoj Kiujn dormante la vojaĝanto rajtas kontempli. 23-
24- Iom post iom malaperas la Civito Ĉar la sonĝantoj timas pli kaj pli. Se ankaŭ malaperos la aventurulo Baldaŭ oni ne povos ĝin trovi. 24-
25- Je la Civito vi ankoraŭ ne kredas? Do fermu la okulojn Kaj rigardu la tenebrojn Por serĉi la stelon kiu nigre brilas. 25